Andrés Manuel del Río

Andrés Manuel del Rio
(1764-1849)
Hispana kemiisto kiu malkovris la Vanadion
Hispana kemiisto kiu malkovris la Vanadion
Persona informo
Naskiĝo10-a de novembro 1764
en Madrido, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Morto23-a de marto 1849
en Meksikurbo, Flago-de-Meksikio.svg Meksiko
Lingvojhispana lingvo [#]
ŜtatanecoHispanio [#]
Alma materUniversitato de Alcalá[1]
Profesio
Profesiokemiistosciencisto • universitata profesoro [#]
[#]Fonto: Vikidatumoj
v  d  
Information icon.svg

Andrés Manuel del Rio (1764-1849) (n. en Madrido, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio, en la 10-a de novembro 1764 - m. en Meksikurbo, Flago-de-Meksikio.svg Meksiko, en la 23-a de marto 1849) estis hispana kemiisto, mineralogo, sciencisto kaj naturalisto, kiu malkovris la kemian elementon vanadion, en 1801, kaj donis al ĝi la nomon "erythronium"[2][3] aŭ "pancromium", kiu, eventuale pruvis kiel la kromio nepura. Tamen, tiu elemento estis remalkovrita en 1830, far la sveda kemiisto Nils Gabriel Sefström.

Biografio

Principe li studis analizan kemion kaj metalurgion en sia naskiĝlando. Poste, li studis filozofion, teologion kaj beletron, diplomiĝinte kiel bakalaŭro en 1780, en la "Universitato de Alcalá". Pli malfrue li enmatrikuliĝis en la Priminlernejo, en Almadén. En Parizo, li estis lernanto de franca kemiisto Jean d'Arcet. En 1786 la hispana krono donis al li pension por ke li daŭrigu la kursojn en Mineja Akademio de Schemnitz, kiu tiam estis parto de la aŭstria imperio. En Frajbergo, gvidata de Abraham Gottlob Werner li daŭrigis siajn studojn, kaj, en tiu urbo, li konatiĝis kun la barono Alexander von Humboldt. Sekve, li reiris al Parizo, kie li fariĝis kunlaboranto de René-Just Haüy, la patro de la kristalografio. Dum la franca revolucio, Antoine Lavoisier estis gilotinita kaj Del Rio estis devigata fuĝi per Anglio.

En 1792, inaŭguriĝis la Reĝa Seminario pri Minejaro en la Nova Hispanio, dank'al dekreto de la reĝo Karlo la 3-a el Hispanio, cele al la reformo de la priminaj kaj metalurgiaj procedoj en la regiono. La juna Andrés Manuel del Río komisiiĝis por okupi la katedron pri Kemio kaj Metalurgio de la nova instituicio, estrita de Fausto Elhuyar (1755-1833), la malkovrinto de la volframo. Del Río alvenis al la haveno de Verakruco en la 20-a de oktobro 1794, alportita de la ŝipo San Francisco de Alcántara, devenanta el Kadizo. Tie elŝipiĝinte, li plenumis altvaloran laboron pri enketado kaj esplorado. Li eĉ okupis la postenon kiel direktoro de la Mineja Seminario, kaj faris gravajn studojn pri mineraloj kaj elvolviĝo de novaj metodoj pri mineskpluato. En Meksiko, Andrés ankaŭ estis kunlaboranto kaj amiko de la germana naturalisto Alexander von Humboldt, kiu iam leteris rilate al ties kolego: "En Meksiko oni povas trovi la plej bonan mineralogian verkon de la hispana beletro, t.e., la "Elementos de Orictognosia", kompilita de la Sinjoro Del Río." Fakte, ĉi-verko tiam estus la unua libro pri mineralogio en la tuta Ameriko. La barono Humboldt aktive partoprenis en la laboroj de la Reĝa Seminario, flanke de Andrés Manuel.

En 1801, ĉe la ekzamenado de kelkaj specimenoj deventaj de Zimapán, en la nuna subŝtato de Hidalgo, del Río venis al la konkludo ke li trovis novan metalan elementon. Li preparis plurajn kombinaĵojn kaj observinte la kolormultecon ke ili prezentis, ĝin alnomis "pankromio" (greke, multkolora). Iom poste, rimarkinte ke la komponaĵoj ŝanĝis ties koloron al ruĝo dum varmigo, li alnomis la novan elementon "eritronium" (eritros greke signifas ruĝan). Post unu jaro, li transdonis specimenojn enhavantajn la novan elementon al Aleksandro von Hombold, kiu siavice transdonis al la franca geologo Collet-Descotils por analizo. La franca geologo analizis la specimenojn, kaj informis, ke ili, erare, enhavis nur kromion. Humbolt, do, malakceptis la aserton de sia amiko Dom André rilate al nova elemento.

Post 29 jaroj, en 1830, la sveda profesoro Nils Gabriel Sefström remalkovris la elementon kaj donis la ĝi la kurantan nomon, vanadio, omaĝe al la skandinava diino de amo kaj beleco, Vanadis. En tiu sama jaro, la germana kemiisto, Friedrich Wöhler, kiu sintezis la ureon, analizis kelkajn specimenojn el Del Río kaj pruvis ke la vanadio kaj la "eritronium" estis la samaj elementoj. Pli malfrue, la usona geologo George William Featherstonhaugh proponis sensukcese ke la elemento devus ricevi la nomon de sia malkovrinto kaj alnomis ĝin "rionium". En 1867, la angla kemiisto Henry Enfield Roscoe unuze izolis la puran metalon, uzante la hidrogenon por konsumi la kloridon kiu envolvis la puran vanadion.