Amnestio Internacia

emblemo de AI

Amnestio Internacia (AI) (oficiale Amnesty International) estas tutmonda homrajta movado kiu agadas por antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn agnoskitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn normojn. Aparte, Amnestio Internacia kampanjas por liberigi ĉiujn prizonulojn de konscienco; certigi justan kaj senprokrastan proceson por politikaj prizonuloj; abolicii la mortpunon, torturon, kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj; fini politikajn mortigojn kaj "malaperojn"; kaj kontraŭi ĉiujn homrajtajn mistraktojn, ĉu per registaroj aŭ per opoziciaj grupoj.

esperantlingva anonco pri Amnestio Internacia en Koncize 4-1991

Amnestio Internacia havas ĉirkaŭ tri milionojn da membroj kaj subtenantoj en 162 landoj kaj teritorioj. Aktivaĵoj varias de publikaj manifestacioj ĝis leter-kampanjoj, de homrajta edukado ĝis monkolektaj koncertoj, de individuaj apelacioj pri aparta kazo ĝis mondaj kampanjoj pri aparta demando.

Amnestio Internacia estas senpartia kaj sendependa de iuj registaro, politiko, aŭ religio. Amnestio Internacia estas financata grandparte de abonoj kaj donacoj de sia tutmonda membraro.

  • eksteraj ligiloj

Eksteraj ligiloj

Other Languages
azərbaycanca: Amnesty International
беларуская: Amnesty International
беларуская (тарашкевіца)‎: Міжнародная амністыя
Bahasa Indonesia: Amnesty International
ქართული: Amnesty International
Bahasa Melayu: Amnesty International
norsk nynorsk: Amnesty International
پنجابی: ایمنیسٹی
русский: Amnesty International
srpskohrvatski / српскохрватски: Amnesty International
Simple English: Amnesty International
slovenščina: Amnesty International
татарча/tatarça: Amnesty International
українська: Amnesty International
Tiếng Việt: Ân xá Quốc tế