La Amerika blanka pelikano, ankaŭ Ruĝbeka pelikano (Pelecanus erythrorhynchos) estas granda akvobirdo el la ordoPelikanoformaj. Ĝi reproduktiĝas en interna Nordameriko, kaj moviĝas suden kaj al marbordoj, tiom for kiom ĝis Centra Ameriko, en vintro.[1]
La germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin priskribis la Amerikan blankan pelikanon en 1789. La scienca nomo signifas "ruĝ-beka pelikano", el la latina vorto por pelikano, Pelecanus (blanka haro), kaj erythrorhynchos, kunmetaĵo devena el vortoj de la antikva greka nome erythros (ἐρυθρός, "ruĝa") + rynĥos (ῥύγχος, "beko").