Allier

Allier
Insigno de Allier
Situo de Allier
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg  Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero 03
Prefektejo Moulins
Subprefektejoj Montluçon
Vichy
Prezidanto de la
departementa konsilio
Claude Riboulet (UDI) [1]
Prefekto Arnaud Cochet
Statistikaĵoj
Loĝantaro 343 431 (2013)
Loĝdenso 46,8 loĝ./km2
Areo 7 340 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 21
Komunumoj 318
v     
Information icon.svg

Allier [ alje] estas la plej norde situanta el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi proksimume egalas la malnovfrancan provincon Bourbonnais. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7 340 km2 kaj havas 343 431 loĝantojn. Ĝi ŝuldas sian nomon al rivero Allier, kiu trairas ĝin. La ĉefurbo estas Moulins. Allier estas la sola aŭvernja departemento, kie oni historie ne parolas la okcitanan lingvon. La departemento enhavas 318 komunumojn.

La suda parto de la departemento troviĝas sur la lastaj deklivoj de la Centra Montaro, kaj la norda parto konsistas el larĝaj valoj kaj fruktodonaj ebenaĵoj.

Ekonomio baziĝas sur agrikulturo, kiu estas pli produktiva en tiu ĉi departemento ol en la ceteraj de la regiono, pro pli bonkvalitaj terenoj kaj pli milda klimato. Bredado (bovedoj, porkedoj) kaj kultivado de cerealoj estas la plej gravaj aktivecoj de tiu agrikulturo. Ekzistas ankaŭ industria vivo, sed malgrandskale: mekanikaj aŭ elektraj konstruadoj.

Kelkaj vidindaĵoj: Moulins kaj ĝia katedralo, la malnova industria urbo Montluçon, la fama ban-urbo Vichy, kaj la lagoj kaj arbaroj de la regioneto Combrailles.

Other Languages
Afrikaans: Allier
aragonés: Alier
беларуская: Алье (дэпартамент)
беларуская (тарашкевіца)‎: Алье
català: Alier
Cebuano: Allier
Cymraeg: Allier
dansk: Allier
English: Allier
español: Allier
euskara: Allier
فارسی: آلیه
suomi: Allier
Gàidhlig: Allier
galego: Allier
客家語/Hak-kâ-ngî: Allier-sén
magyar: Allier
Հայերեն: Ալյե (գավառ)
interlingua: Departimento Allier
Bahasa Indonesia: Allier
Ido: Allier
italiano: Allier
日本語: アリエ県
Basa Jawa: Allier
қазақша: Алье
한국어: 알리에 주
Ladino: Allier
Lëtzebuergesch: Departement Allier
Limburgs: Allier
lietuvių: Aljė
Malagasy: Allier
मराठी: आल्ये
Bahasa Melayu: Allier
Plattdüütsch: Allier
norsk nynorsk: Allier
norsk: Allier
Kapampangan: Allier
پنجابی: ضلع الائیغ
română: Allier
русский: Алье
Scots: Allier
davvisámegiella: Allier (departemeanta)
srpskohrvatski / српскохрватски: Allier (departman)
Simple English: Allier
slovenščina: Allier (departma)
shqip: Allier
српски / srpski: Алије (департман)
Kiswahili: Allier
Türkçe: Allier
українська: Альє
اردو: الیے
Tiếng Việt: Allier
Volapük: Allier
Winaray: Allier
Zeêuws: Allier
中文: 阿列省
Bân-lâm-gú: Allier
粵語: 阿列