Alcúdia

Alcúdia
urbo
Alcudia 6745.jpg
Pordego en la muregoj
Wappen von Alcudia.svg
Blazono
Lando Hispanio
jurdistrikto Inca
Koordinatoj 39°51′03″N 3°07′15″E  /  39°51′03″N 3°07′15″E  /  Alcúdia)
Alteco 15  m
Areo 60,05  km² (6 005  ha)
Loĝantaro 19 071 (2009)
Urbestro Coloma Terrassa Ventayol (PP)
Poŝtkodo 07400
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Alcúdia
Retpaĝo: [1]
La malnova urbo Alcudia (Alkudjo) estas fama pro siaj malgrandaj restoracioj

.

Vido super la ruinoj de Pollentia kaj la eklezio de Sankta Jaume

.

Alcúdia ([əɫˈkuðiə], Alkudjo en Esperanto) estas municipo kaj urbeto de la hispana aŭtonoma komunumo de Balearoj. Ĝi estas la ĉefa turismejo en la Nordo de Majorko. Ĝi estas granda feriejo populara ĉe familioj. La plej multaj el la hoteloj estas situantaj en Port d'Alcúdia kaj Platja d'Alcúdia laŭ la 14 km longa strando kiu etendiĝas la tutan vojon al Can Picafort. En Alcúdia la malnova urbo estas bone konservita kun domoj devenantaj de la 13-a jarcento. La malnova urbo estas ĉirkaŭita per mezepoka muro.

Historio

La areo kie Alcúdia estas situanta estis loĝita ekde la Bronzepoko, sed estas je la alveno de la romianoj kiam la urbo aperas en la historilibroj. La romianoj uzis la strandojn de la alkudia golfo kiam ili konkeris la insulon en 123 a.K. Baldaŭ post tio la ĉefurbo Palma estis fondita kaj poste la urbo de Pollentia. De Pollentia eblis rigardi kaj la golfon de Pollenca kaj la golfon de Alcúdia. Pollentia funkciis kiel gardistejo kontraŭ aliaj invadantoj. La urbo ankaŭ estis menciita en Romo ĉar oni ĉi tie produktis elstarajn ŝtofojn kiuj estis uzitaj en la plej ekskluzivaj togoj.

Post kiam Romo perdis sian pozicion kiel domina potenco en la okcidenta mediteranea areo, Pollentia estis atakita fare de piratoj kaj plurajn fojojn de la Vandaloj. Finfine la urbo estis forlasita kaj la restanta populacio foriris por krei novan urbon en pli protektita kaj sekura loko. Tiu urbo iĝis Pollenca kaj la areo kie Pollentia troviĝis, estis forlasita en ruinoj.

Post la invado de la Maŭroj bieno estis kreita tre proksime al kie la praa vilaĝo de Pollentia estis. La bieno estis nomita Alcúdia kiu estas araba por "la monteto". En 1229 la Maŭroj estis venkitaj fare de reĝo Jaume la 1-a de Aragonio kiu transprenis la potencon en la regiono. En 1298 reĝo Jaume la 2-a aĉetis la bienon Alcúdia kaj fondis la novan urbon. Preĝejo, tombejo, domo por la pastro kaj placo estis kreitaj en la sama jaro. La konstruado de la muroj ankaŭ estis iniciatita en la sama tempo kaj finita en 1362. La urbokernoplano kiu estis elpensita tiutempe, estas la sama kiun Alcúdia daŭre havas. Dum la Renesanco la muroj estis rekonstruitaj kaj dua muro estis konstruita ekster la malnova. Tiu muro hodiaŭ estas malkonstruita kaj nur detaloj montras kie ĝi siatempe estis.

Dum la 16-a jarcento piratoj atakis la urbon plurajn fojojn. La populacio iĝis malpli kaj malpli kaj ekzistis de tempo al tempo risko ke la urbo estus forlasita komplete. En 1779 oni decidis apogi la urbon per konstruado de haveno. Tio vere plibonigis la ekonomion de Alcúdia kaj la vilaĝo estis savita. Sed ĝi restis sufiĉe malgranda kaj malriĉa vilaĝo.

Other Languages
aragonés: Alcúdia
العربية: القودية
català: Alcúdia
čeština: Alcudia
dansk: Alcúdia
Deutsch: Alcúdia
English: Alcúdia
español: Alcudia
euskara: Alcúdia
فارسی: آلکودیا
galego: Alcúdia
magyar: Alcúdia
Bahasa Indonesia: Alcúdia
italiano: Alcúdia
lietuvių: Alkudija
latviešu: Alkudija
Bahasa Melayu: Alcúdia
Nederlands: Alcúdia
norsk: Alcúdia
Kapampangan: Alcúdia
polski: Alcúdia
português: Alcúdia
sardu: Alcúdia
Simple English: Alcúdia
shqip: Alcúdia
svenska: Alcúdia
Türkçe: Alcúdia
Tiếng Việt: Alcúdia
Winaray: Alcúdia