Akvo

Fluanta akvo, trinkakvo.
Gutanta akvokrano (animacio).

Akvo (etimologie el la latina aqua) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1 (de numero de atomoj, sed maso de la oksigeno en la kombinaĵo estas 8-foje pli ol tiu de la hidrogeno). Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0 °C ĝis 100 °C sub norma premo, kaj estas grava en biologia funkciado de vivo. Sub la fandopunkto de 0 °C, ĝi estas en solida formo, glacio; super la bolpunkto de 100 °C, ĝi ŝanĝiĝas al vaporo (je norma atmosfera premo de 1 atm). La triobla punkto, pri kiu la solida, likva kaj vapora formoj miksiĝas, okazas je 273,16 K (0,01 °C) kaj 611,7 Pa.

Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj. Movado de akvo de la oceanoj ĝis la aero kaj reen grandparte kreas veteron. Krome gravas lagoj, riveroj, marĉoj, kanaloj ktp.

Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj animaloj, kiuj havas ĝin ĉu rekte ĉu tra aliaj manĝaĵoj, kiaj fruktoj, vegetaloj ktp.

Ĥemio

Blua akvo sur kiu reflektoj de sunlumo.

Akvo estas tre simpla kemia kombinaĵo. Ĝia formulo estas H2O. Tio signifas, ke molekulo de akvo havas 2 atomojn de hidrogeno, kaj 1 atomon de oksigeno. La temperaturo, ĉe kiu akvo glaciiĝas, estas 0 gradoj Celsiusaj sub normala atmosfera premo; la temperaturo, kie akvo bolas, difinas 100 Celsiuso ĉe normala (marnivela) atmosfera premo. Ĝi estas la nura substanco, kiu pligrandiĝas, kiam ĝi glaciiĝas.

Simpla sed grava kaj unika eco de akvo estas, ke ĝia solida formo flosas sur la likva. La solida fazo estas malpli densa ol likva akvo, pro la geometrio de la fortaj hidrogenaj ligoj kiuj estas formataj nur je malaltaj temperaturoj. Pro tio profunda akvo restas likva, pli varma ol la glacia surfaco, kaj akvaj organismoj (la unuaj vivantaj organismoj sur Tero) povas travivi glaciajn kondiĉojn.

Peza, duonpeza kaj superpeza akvo

Krom „normala“ akvo, ekzistas ankaŭ tiel nomata „duonpeza akvo“, „peza akvo“ (deŭteria oksido) kaj „superpeza akvo“ (tricia oksido). Ĉe peza kaj superpeza akvo la normala hidrogenatomo (procio, simbolo H) estas anstataŭigita per ĝiaj pezaj izotopoj deŭteriotricio. Ĉe la duonpeza akvo, unu hidrogenatomo estas anstataŭigita per deŭterio.

La peza akvo diferenciĝas de la kutima akvo en fizikaj kaj kemiaj ecoj, ekz. ĝi havas pli altan fandopunkton, bolpunkton kaj estas pli densa. Surbaze de granda masa diferenco inter procio kaj deŭterio kaj tricio, (kiuj havas duoblan kaj trioblan mason), la kinetika izotopa efiko estas tre akuta. Sekve de anstataŭigo de normala akvo ĉe kemiaj substancoj la ekvilibraj reakcioj ŝanĝiĝas, kio povas konduki ekzemple al korpodamaĝaj sekvoj en la homa korpo.

La deŭteriizita akvo – surbaze de ties alia spinproprecoj – estas uzata kiel solvenzo en la NMR-analitiko.

Molekula geometrio

La akvomolekulo konsistas el du hidrogenatomoj kaj unu oksigenatomo. Geometrie la akvomolekulo estas angulita kaj konvenas al VSEPR-teorio, al AB2E2-tipo. La du hidrogenatomoj kaj la du elektronparoj estas direktitaj en la angulojn de imagita tetraedro. La angulo, kiun la du O-H-ligiloj fermas, estas 104,45°. Ĝi devenas surbaze de la granda spacobezono de la liberaj elektronparoj for de la ideala kvaredra angulo (~109,47°). La ligila longo de O-H-ligiloj estas ĉ. 95,84 pikometroj.

Other Languages
Afrikaans: Water
Alemannisch: Wasser
አማርኛ: ውሃ
aragonés: Augua
Ænglisc: Wæter
العربية: ماء
ܐܪܡܝܐ: ܡܝܐ
مصرى: ميه
অসমীয়া: পানী
asturianu: Agua
Atikamekw: Nipi
авар: Лъим
Aymar aru: Uma
azərbaycanca: Su
تۆرکجه: سو
башҡортса: Һыу
Boarisch: Wossa
žemaitėška: Ondou
Bikol Central: Tubig
беларуская: Вада
беларуская (тарашкевіца)‎: Вада
български: Вода
भोजपुरी: पानी
Bislama: Wota
Bahasa Banjar: Banyu
bamanankan: Ji
বাংলা: পানি
བོད་ཡིག: ཆུ།
brezhoneg: Dour
bosanski: Voda
буряад: Уһан
català: Aigua
Chavacano de Zamboanga: Agwa
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Cūi
нохчийн: Хи
Cebuano: Tubig
Chamoru: Hånom
ᏣᎳᎩ: ᎠᎹ
Tsetsêhestâhese: Mahpe
کوردی: ئاو
corsu: Acqua
Nēhiyawēwin / ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ: ᓃᐲᔾ
čeština: Voda
Чӑвашла: Шыв
Cymraeg: Dŵr
dansk: Vand
Deutsch: Wasser
Zazaki: Awe
dolnoserbski: Wóda
डोटेली: पानी
ދިވެހިބަސް: ފެން
Ελληνικά: Νερό
emiliàn e rumagnòl: Aqua
English: Water
español: Agua
eesti: Vesi
euskara: Ur
estremeñu: Áugua
فارسی: آب
Fulfulde: Ndiyam
suomi: Vesi
Võro: Vesi
føroyskt: Vatn
français: Eau
Nordfriisk: Weeder
furlan: Aghe
Frysk: Wetter
Gaeilge: Uisce
贛語:
Gàidhlig: Uisge
galego: Auga
Avañe'ẽ: Y
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: उदक
ગુજરાતી: પાણી
Gaelg: Ushtey
Hausa: Ruwa
客家語/Hak-kâ-ngî: Súi
עברית: מים
हिन्दी: जल
Fiji Hindi: Paani
hrvatski: Voda
hornjoserbsce: Woda
Kreyòl ayisyen: Dlo
magyar: Víz
Հայերեն: Ջուր
interlingua: Aqua
Bahasa Indonesia: Air
Interlingue: Aqua
Igbo: Mmiri
Ilokano: Danum
ГӀалгӀай: Хий
Ido: Aquo
íslenska: Vatn
italiano: Acqua
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ/inuktitut: ᐃᒪᖅ
日本語:
Patois: Waata
la .lojban.: djacu
Basa Jawa: Banyu
ქართული: წყალი
Qaraqalpaqsha: Suw
Taqbaylit: Aman
Kabɩyɛ: Lɩm
Kongo: Maza
Gĩkũyũ: Mai
қазақша: Су
ភាសាខ្មែរ: ទឹក
ಕನ್ನಡ: ನೀರು
한국어:
Ripoarisch: Wasser
kurdî: Av
Кыргызча: Суу
Latina: Aqua
Ladino: Agua
Lëtzebuergesch: Waasser
лезги: Яд
Lingua Franca Nova: Acua
Luganda: Amazzi
Limburgs: Water
Ligure: Ægoa
lumbaart: Aqua
lingála: Mái
lietuvių: Vanduo
latgaļu: Iudiņs
latviešu: Ūdens
मैथिली: पानी
мокшень: Ведь
Malagasy: Rano
Māori: Wai
Baso Minangkabau: Aia
македонски: Вода
മലയാളം: ജലം
монгол: Ус
मराठी: पाणी
Bahasa Melayu: Air
Mirandés: Auga
မြန်မာဘာသာ: ရေ
مازِرونی: ئو
Dorerin Naoero: Ebok
Nāhuatl: Atl
Napulitano: Acqua
Plattdüütsch: Water
Nedersaksies: Woater
नेपाली: पानी
नेपाल भाषा: लः
Nederlands: Water
norsk nynorsk: Vatn
norsk: Vann
Nouormand: Ieau
Diné bizaad:
occitan: Aiga
Oromoo: Bishaan
ଓଡ଼ିଆ: ଜଳ
Ирон: Дон
ਪੰਜਾਬੀ: ਪਾਣੀ
Kapampangan: Danum
Papiamentu: Awa
Picard: Ieu
Deitsch: Wasser
Pälzisch: Wassa
Norfuk / Pitkern: Wata
polski: Woda
Piemontèis: Eva
پنجابی: پاݨی
پښتو: اوبه
português: Água
Runa Simi: Yaku
română: Apă
armãneashti: Apâ
русский: Вода
русиньскый: Вода
संस्कृतम्: जलम्
саха тыла: Уу
sardu: Aba
sicilianu: Acqua (vìppita)
Scots: Watter
سنڌي: پاڻي
davvisámegiella: Čáhci
srpskohrvatski / српскохрватски: Voda
සිංහල: ජලය
Simple English: Water
slovenčina: Voda
slovenščina: Voda
Gagana Samoa: Vai
chiShona: Mvura
Soomaaliga: Biyo
shqip: Uji
српски / srpski: Вода
Seeltersk: Woater
Basa Sunda: Cai
svenska: Vatten
Kiswahili: Maji
ślůnski: Woda
தமிழ்: நீர்
ತುಳು: ನೀರ್
తెలుగు: నీరు
тоҷикӣ: Об
ไทย: น้ำ
Türkmençe: Suw
Tagalog: Tubig
Türkçe: Su
Xitsonga: Mati
татарча/tatarça: Су
українська: Вода
اردو: پانی
oʻzbekcha/ўзбекча: Suv
vèneto: Aqua
vepsän kel’: Vezi
Tiếng Việt: Nước
West-Vlams: Woater
Volapük: Vat
Winaray: Tubig
Wolof: Ndox
吴语:
isiXhosa: Amanzi
მარგალური: წყარი
ייִדיש: וואסער
Yorùbá: Omi
Vahcuengh: Raemx
中文:
文言:
Bân-lâm-gú: Chúi
粵語:
isiZulu: Amanzi