Agroglifoj

Agroglifoj (Angle: crop circles) estas areoj de cerealaj kampoj kies spikoj estis kurbigitaj kaj kreas diversajn geometriajn desegnojn. Ĉi tiuj povas esti simplaj cirkloj aŭ tre ellaboritaj komponaĵoj.

Nuntempe, la klarigo de tiu fenomeno estas tre pridiskutebla. Laŭ la skeptikuloj, ili nur estas homaj kreaĵoj, artaj produktaĵoj. Ekzistas ankaŭ alternativa teorio laŭ kiu la agroglifoj estas kreitaj de eksterteranoj aŭ estas la rezulto de ankoraŭ nekonata energifonto.

La agroglifoj aperas ĉefe en la angla kamparo.

Eko de la fenomeno

La unuaj agroglifoj aperis en Suda Anglio ( Hampshire kaj Wiltshire) meze de la sepdekaj jaroj. Iom post iom, samtempe kiam la nombro de la agroglifoj kreskis, la desegnoj fariĝis pli kaj pli kompleksaj. La unuaj agroglifoj estis nur simplaj diskoj, nenio kompare kun tiuj aperintaj post la jaro 2000.

Other Languages
български: Житни кръгове
català: Agroglif
čeština: Kruhy v obilí
Deutsch: Kornkreis
Ελληνικά: Αγρογλυφικά
English: Crop circle
euskara: Soro-zirkulu
ગુજરાતી: ક્રોપ સર્કલ
hrvatski: Likovi u žitu
magyar: Gabonakör
Bahasa Indonesia: Lingkaran tanaman
Latina: Agroglypha
Nederlands: Graancirkel
norsk nynorsk: Kornsirkel
norsk: Kornsirkel
slovenčina: Kruh v obilí
slovenščina: Žitni krog
српски / srpski: Ликови у житу
українська: Кола на полях
中文: 麥田圈