Agrigento

Agrigento
ŜtatoFlago-de-Italio.svg Italio
RegionoFlag of Sicily.svg Sicilio (2005)
ProvincoAG Agrigento (2005)
Geografia situo37° 19′ N, 13° 35′ O37.31666666666713.583333333333Koordinatoj: 37° 19′ N, 13° 35′ O
Alto super marnivelo230 m
Areo244 (2005) km²
Loĝantaro59031 (31-12-04)
Loĝdenso217 (2005) loĝantoj/km²
SubdividaĵojFontanelle, Giardina Gallotti, Monserrato, Montaperto, San Leone, Villaggio La Loggia, Villaggio Mosè, Villaggio Peruzzo, Villaseta (2005)
Najbaraj komunumojAragona, Cattolica Eraclea, Favara, Joppolo Giancaxio, Montallegro, Naro, Palma di Montechiaro, Porto Empedocle, Raffadali, Realmonte, Sant'Angelo Mŭaro, Siculiana (2005)
PatronoSan Gerlando
Festa tago25-a de februaro (2005)
Nomo de loĝantojagrigentini
Poŝtkodo92100 (2005)
Imposta kodoA089 (2005)
Kodo laŭ ISTAT084001 (2005)
Telefona prefikso0922 (2005)
Retpaĝohttp://www.comune.agrigento.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  
Information icon.svg

Agrigento estas komunumo de Sicilio, Italio en la Provinco Agrigento. La ĉefurbo estas same nomata Agrigento.

La urbo estis fondata ĉirkaŭ 580 a.K. de la grekaj koloniantoj de la sicila urbo Gela, kun la nomo "Akragas". Ĝi rapide kreskis kaj iĝis unu el la plej riĉaj kaj plej famaj grekaj urboj en Sicilio. Dum la sesa jarcento a.K. ĝin regis la tiranoj Phalaris kaj Theron: post kiam Thrasydaeus, filo de Theron, estis renversata, la urbo iĝis demokratio. Ĝi konservis neŭtralecon dum la Peloponesa Milito inter Ateno kaj Sparto (431-404 a.K) - milito dum kiu Ateno atakis la potencan sicilan urbon Siracusa: tamen la Punikoj disrabis la urbon en 406 a.K. Dum la tria jarcento a.K., ĝi multe suferis dum la Punikaj Militoj, estante disrabata de la Romanoj en 255 a.K. kaj de la Punikoj en 252 a.K.. Dum la dua Punika Milito (218-201 a.K.) la Romanoj kaj la Punikoj bataladis por regi ĝin: fine la Romanoj kaptis la urbon en 210 a.K. kaj nomis ĝin Agrigentum. Sub Roma rego ĝi prosperis.

Post la falo de la Romia imperio la Bizanca imperio regis la urbon. La loĝantoj forlasis la malsuprajn partojn de la urbo kaj transloĝiĝis al la akropolo, la antikva citadelo, eble pro pirataj atakoj. En 828 p.K. la Saracenoj kaptis la urbon, nomante ĝin Kerkent, kiu iĝis Girgenti en la itala lingvo, ĝis Benito Mussolini italigis la antikvan latinan nomon en la formo Agrigento. En 1087 ĝin konkeris la normano Grafo Roĝero. En 1860 la loĝantoj entuziasme subtenis Giuseppe Garibaldi. Dum la Dua mondmilito la urbo estis plurfoje bombata.

Pro arkeologiaj restaĵoj, Agrigento estas grava turista centro. Viziteblas temploj kaj aliaj sitoj. En la nuna urbo estas mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj. Ĝi estas loko en la Monda Heredaĵo de Unesko.

Agrigent BW 2012-10-07 13-09-13.jpg


Other Languages
العربية: أغريجنتو
беларуская: Агрыджэнта
български: Агридженто
brezhoneg: Agrigento
català: Agrigent
corsu: Agrigentu
čeština: Agrigento
Cymraeg: Agrigento
Deutsch: Agrigent
Ελληνικά: Αγκριτζέντο
emiliàn e rumagnòl: Agrigento
English: Agrigento
español: Agrigento
eesti: Agrigento
euskara: Agrigento
فارسی: آگریجنتو
suomi: Agrigento
français: Agrigente
Gaeilge: Agrigento
Gàidhlig: Agrigento
galego: Agrigento
עברית: אגריג'נטו
हिन्दी: एग्रीजेंटो
hrvatski: Agrigento
magyar: Agrigento
հայերեն: Ագրիջենտո
Bahasa Indonesia: Agrigento
italiano: Agrigento
ქართული: აგრიჯენტო
қазақша: Агридженто
한국어: 아그리젠토
Latina: Agrigentum
Lëtzebuergesch: Agrigento
Ligure: Agrigento
lumbaart: Agrigento
lietuvių: Agridžentas
latviešu: Agridžento
македонски: Агриџенто
മലയാളം: അഗ്രിജന്തോ
Bahasa Melayu: Agrigento
эрзянь: Агридженто
Napulitano: Agrigento
Nederlands: Agrigento (stad)
norsk nynorsk: Agrigento
norsk: Agrigento
Kapampangan: Agrigento
polski: Agrigento
Piemontèis: Agrigent
português: Agrigento
română: Agrigento
tarandíne: Agrigende
русский: Агридженто
संस्कृतम्: अग्रिजेन्तो
sicilianu: Girgenti
Scots: Agrigento
srpskohrvatski / српскохрватски: Agrigento
Simple English: Agrigento
slovenčina: Agrigento
slovenščina: Agrigento
српски / srpski: Агриђенто
svenska: Agrigento
Türkçe: Agrigento
татарча/tatarça: Агриҗенто
українська: Агрідженто
oʻzbekcha/ўзбекча: Agrigento
vepsän kel’: Agridžento
Tiếng Việt: Agrigento
Volapük: Agrigento
Winaray: Agrigento
მარგალური: აგრიჯენტო
Bân-lâm-gú: Agrigento