Ŝankroido

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
1B70ŝankroido (Chancroid)
v    
Information icon.svg

Ŝankroidomola ŝankro estas loka seksa malsano kaŭzita de bacilo Haemophylus ducreyi, kiu aperas 2-3 tagojn post la kontaĝa seksa kuniĝo. Ĝi estas karakterizita per plata lentoforma ulceriĝo sur la penisa prepuciopenisa glano ĉe la viro, aŭ sur la vulvovagino ĉe la virino. Ĝenerale kovrita de flava puso, ĝiaj randoj estas akutaj, iom degluiĝintaj, regulaj kaj netaj; ĝia bazo estas mola (male al la malmoliĝinta sifilisa ŝankro), kaj ĝi akre doloras. Depende de la ĝenerala sanstato de la paciento kaj de la frutempeco kaj taŭgeco de la kuracado, la ŝankro evoluas jen al resaniĝo, jen al propagiĝo al najbaraj histoj, kiuj ankaŭ ulceriĝas. Ofte la ingvenaj limfonodoj unu- aŭ ambaŭflankaj ankaŭ inflamiĝas, doloras kaj eĉ pusas (absceso). Ne malofte, la paciento estas trafita samtempe kaj de mola ŝankro kaj de sifiliso.

Other Languages
العربية: قريح
čeština: Měkký vřed
Deutsch: Ulcus molle
ދިވެހިބަސް: ޝެންކްރޮއިޑް
English: Chancroid
español: Chancroide
فارسی: شانکروئید
français: Chancre mou
Gaeilge: Cancróid
עברית: שנקרואיד
Bahasa Indonesia: Syankroid
italiano: Ulcera venerea
日本語: 軟性下疳
한국어: 연성하감
Latina: Ulcus molle
Nederlands: Ulcus molle
português: Cancro mole
русский: Мягкий шанкр
српски / srpski: Меки чир
svenska: Mjuk schanker
Tagalog: Kankroid
Türkçe: Şankroid
українська: М'який шанкр
中文: 軟性下疳