Ŝako

Ŝako
align=center
Nombro de ludantoj2
Aĝa rekomendo5 jaroj kaj pli
Daŭro de ludo
  • amika ludo, sen horloĝo kutime 10–60 minutoj
  • turniraj ludoj, kun tempa kontrolo 2–7 horoj
  • fulma ludo, 2 kaj pli minutoj
  • koresponda ludo, monatoj kaj jaroj
Komplekseco de regulojmeza
Strategiomultaj
Hazardoforestas
Necesaj kapablojstrategia kaj taktika pensado
Estiĝo15-a jarcento
v  d  
Information icon.svg

Ŝako (el la persa شطرنج, Ŝatranĝ, reganto aŭ reĝo) estas klasika tabulludo por du ludantoj. La ludo estiĝis en la 15-a jarcento en suda Eŭropo per reguligo de la persa ludo ŝatranĝo, sekvanto de la malnova hindia ludo ĉaturango. Ŝako estas ludata sur ŝaktabulo, la kvadrata tabulo dividita en 8 × 8 kvadratojn, alterne nigraj kaj blankaj. Komence de la ludo ĉiu ludanto havas sume dek ses pecojn de ses specoj: reĝon, damon, po du turojn, kurierojn kaj ĉevalojn kaj ok peonojn. La ludantoj, markataj kiel "blanko" kaj "nigro" laŭ la koloro de pecoj (kelkfoje ankaŭ nomataj "helo" kaj "malhelo"), per kiuj ili ludas, alterne ŝovas la pecojn el unu ĉelo al alia. La celo de la ludo estas ŝakmato, tia atako de la reĝo de la rivalo, kiu estas nerepuŝebla. La ŝako ne enhavas elementon de hazardo; la ludon decidas kapabloj kaj konoj de la ludantoj.

Grava komponento de la ŝako estas ŝaka teorio, kiu havas karakteron de scienco. En kompozicia ŝako ni renkontiĝas kun arta aspekto de la ŝako. La lernado kaj ludado de ŝakoj estas rekomendata kiel maniero, kiel plibonigi kvaliton de pensado kaj disvolvi favorajn karakterajn ecojn. La ŝako estas unu el la plej popularaj ludoj de la mondo. Ŝakon ludas milionoj da homoj kiel neformale por amuzo, tiel ankaŭ en konkursa, sporta aspekto. Ŝakmatĉoj kaj turniroj estas organizataj ekde la komencoj de tiu ĉi ludo kaj signifa evoluo de la ŝaka sporta vivo okazas ekde la lasta kvarono de la 19-a jarcento. La unua oficiala ŝakmondĉampiono, Wilhelm Steinitz, ekbatalis sian titolon en la jaro 1886; lia hodiaŭa sekvanto estas la norvega ŝaka grandmajstro Magnus Carlsen.

En la dua duono de la 20-a jarcento komencis esti en la ŝako uzataj komputiloj; en la komencoj de evoluo de komputila tekniko estis kreigo de ŝaka programo konsiderata kiel bona testo de kapablo de komputiloj similigi homan pensadon. Komence neperfektaj programoj iom post iom pliboniĝis kaj en la jaro 1997 gajnis speciala ŝakkomputilo de firmao IBM matĉon kontraŭ la tiama majstro de la mondo - Garry Kasparov. La komputiloj en la rolo de sekundantoj ebligis ankaŭ plibonigon de preparo de ŝakistoj kaj interreto alportis kun si ankaŭ kreskon de populareco de ŝakludo trans la reto.

Terminologio kaj reguloj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bazaj reguloj de ŝako.
Figuroj Nombro
en servico
Mallongigo Simbolo
reĝo 1 R reĝo reĝo
damo 1 D damo damo
turo 2 T turo turo
kuriero 2 K kuriero kuriero
ĉevalo 2 Ĉ ĉevalo ĉevalo
peono 8 p peono peono

La ŝakservico estas kreata el ŝakluda tabulo kaj du servicoj da pecoj - blankaj kaj nigraj. La ŝakluda tabulo estas kvadrata tabulo kun grandeco 8x8 ĉeloj, alterne malhelaj (markataj kiel nigraj ĉeloj) kaj helaj (blankaj ĉeloj), kiuj dum la ludo kuŝas inter la ludantoj sur tablo tiel, ke ĉiu havas en angulo ĉe sia dekstra mano la blankan ĉelon.

Antaŭ la komenco de ŝakludo oni difinos, kiu el la ludantoj ludos per blankaj pecoj. Tiu ĉi ludanto estas markata kiel blanko kaj lia rivalo kiel nigro. La pecojn ili starigos en eliran pozicion. La blanko komencos la ludon, kaj poste la ludantoj alternas en la movoj, neniu povas rezigni pri sia movo. La movo de ĉiu ludanto konsistas el transmovo de unu peco en koncepto kun la reguloj (escepto estas aroko, dum kiu estas samtempe trasmovita la reĝo kaj turo). Oni ne rajtas movi pecon sur ĉelon, sur kiu estas alia peco de la sama koloro. Se la movo estas farita sur ĉelon, sur kiu estas peco de la rivalo, tio nomiĝas prenado; la peco de rivalo estas per tiu movo forigita el la ŝakluda tabulo kaj ĝi jam ne plu partoprenas la reston de la ludo.

La unuopaj specoj de pecoj diferenciĝas en maniero, per kia ili moviĝas sur la ŝakluda tabulo:

De maldekstre: reĝo, damo, kuriero, turo, ĉevalo, peono
  • Reĝo moviĝas je unu ĉelo en libervola direkto, tio signifas al libervola el la najbaraj kampoj (inkluzive de la kampoj najbarantaj sur diagonalo). La alia maniero de la movo de reĝo estas la t.n. aroko: la reĝo estas transmovita el sia baza kampo je du kampoj direkte al turo kaj la turo estas poste transmovita trans la reĝo sur la ĉelon, kiun la reĝo ĝuste transiris. Nek la reĝo nek la partoprenanta turo en la ludo ankoraŭ devis ekmoviĝi, la tuta linio da ĉeloj inter la reĝo kaj la turo devas esti libera, la reĝo devas ne stari arokonte en ŝako kaj ĝi devas ne transiri la ĉelon endanĝerigita de la rivalo. Per nenia sia movo, eĉ ne per aroko, la reĝo devas veni sur endanĝerigitan ĉelon, t.e. sur la ĉelon, sur kiun en la venonta movo povus transmoviĝi peco de la rivalo kaj per tio preni la reĝon.
  • Damo moviĝas en kolumnoj, vicoj aŭ diagonaloj je libervola nombro de ĉeloj. Dum sia movo ĝi devas transsalti nenian pecon, kiu starus en ĝia vojo.
Solid white.svg a b c d e f g h Solid white.svg
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
La elira pozicio
  • Turo moviĝas en vicoj kaj kolumnoj. El la donita ĉelo ĝi povas transmoviĝi al tia ĉelo, kiu estas aŭ en la sama vico aŭ en la sama kolumno. Sed dum tio ĝi devas trassalti nenian pecon, kiu starus en la vojo (escepte de aroko, dum kiu ĝi transsaltos la reĝon).
  • Ĉevalo moviĝas per saltoj en la formo de la litero "L" (du ĉeloj rekten kaj unu flanken, respektive unu rekten kaj du flanken). Ĝi povas dum tio transsalti la siajn kaj pecojn de la rivalo. Ĉevalo dum ĉiu sia salto ŝanĝos la koloron de ĉelo, sur kiu ĝi staras. El blanka ĉelo ĝi venos dum sia movo ĉiam al nigra ĉelo kaj male.
  • Kuriero moviĝas laŭlonge de diagonaloj. El la donita ĉelo ĝi povas transmoviĝi laŭlonge de unu el du diagonaloj, sur kiuj ĝi staras. La kuriero devas dum sia movo transsalti nenian pecon, kiu starus en la vojo. La kuriero dum la ludo neniam ŝanĝas la koloron de ĉelo, sur kiu ĝi staras. Tial eblas marki ĝin kiel kurieron aŭ blankaĉelannigraĉelan.
  • Peono povas transmoviĝi je unu ĉelo antaŭen, se tiu ĉi ĉelo estas vaka (se la peono estas ankoraŭ en la baza pozicio, ĝi povas transmoviĝi je du ĉeloj antaŭen, se ambaŭ ĉeloj estas vakaj). Plie ĝi povas preni pecon de la rivalo, kiu estas sur diagonale najbara ĉelo antaŭ la peono. Se la peono endanĝerigas ĉelon, kiun la peono de rivalo transsaltis per tio, ke el la baza pozicio antaŭenpaŝis je du ĉeloj, poste povas tiu ĉi peono preni ĝin, kvazaŭ la rivalo antaŭenpaŝus sole je unu ĉelo. Tiun ĉi movon, nomata preterpasa preno (aŭ en passant), eblas efektivigi sole senpere post tio, kiam la rivalo tiel ĉi movis per sia peono. La peono, kiu moviĝis al la lasta ĉelo de la ŝakluda tabulo (al la oka respektive al la unua vico), estas en la sama movo forigita el la tabulo kaj anstataŭita sur tiu ĉi kampo per damo, turo, kuriero aŭ ĉevalo laŭ momenta elekto de la ludanto. Tiu ĉi speco de movo nomiĝas ŝanĝo. La efektiveco de la ŝanĝita ŝtono estas tuja, tio signifas, ke ĝi povas ŝaki aŭ partopreni en matado.

La reĝoj, la damoj, la turoj, la kurieroj kaj la ĉevaloj estas markataj per la vorto figuroj. Per la nocio pezaj figuroj kompreniĝas la damoj kaj la turoj, dum la ĉevaloj kaj la kurieroj nomiĝas malpezaj figuroj.

Se la ludanto per iu movo atakos la reĝon de rivalo, tio signifas, ke li movas tiel, ke en la venonta movo li povus preni la reĝon, ni diras, ke ŝakigis la rivalon. Se tia situacio okazos, la rivalo devas ludi tiel, por ke li repuŝu tiun ĉi minacon. Sed se ekzistas neniu tia movo, kiu repuŝus la minacon de prenado de la reĝo, tio signifas maton, finon de la ludo, la venkon de la ludanto, kiu tiel ĉi atakis la reĝon de rivalo. La ludo finiĝas per venko ankaŭ okaze, ke la alia ludanto rezignos. Sendecidan rezulton eblas atingi aŭ per interkonsento de la ludantoj (unu proponos la sendecidan rezulton kaj la alia akceptos ĝin), kaj plu en la situacio de pato (la ludanto ne estas en ŝako, sed li havas je dispozicio nenian permesitan movon), per tri ripetadoj de la sama pozicio, redukto de nombro de pecoj tiel, ke per la restintaj pecoj jam ne eblas atingi maton, kaj fine se ambaŭ ludantoj faris 50 sinsekvajn movojn eĉ ne preninte dum tio pecon de la rivalo aŭ movinte peonon.

En konkursa ŝako la ludo estas limigita per tempo, por kies mezurado estas uzata ŝakhorloĝo. Tiu mezuras al ĉiu el la ludantoj tempon memstare en la tempo, kiam li estas movonta kaj pripensas. La ludanto, kiu ne plenumis la difinitan tempon, malvenkas la ludon, se la rivalo tiutempe ankoraŭ ne superis la tempon kaj havas sur la ŝakluda tabulo sufiĉe da fortoj ebligantaj matigi la rivalon dum la plej malbona ebla ludo de la rivalo. La tempoj por konkursa ludo kutime estadas en vico de horoj, sed ekzistas ankaŭ la t.n. rapida ŝako (15 ĝis 60 minutoj por la ludo por ĉiu ludanto) kaj fulma ŝako (malpli ol 15 minutoj por la ludo por unu ludanto, tipe 5 minutoj).

Aparta sekcio estas koresponda ŝako, kiu estas ludata longdistance helpe de poŝto, telegraforetpoŝto. Al la ludantoj estas donita tempo en vico de tagoj, ili povas uzi literaturon, komputilon kaj konsilojn de geamikoj.

Kompozicia ŝako (ankaŭ arta ŝako, problema ŝakokonsistiga ŝako) konsistas en kreado de ŝakaj kompozicioj (ankaŭ ŝakaj problemoj aŭ kompozicioj), kio estas artefarite kreitaj pozicioj, al kiuj apartenas certa propono (ekz. "blanko movos kaj matigos post tri movoj"). La konsistado de ŝakaj problemoj estas konsiderata kiel arto, kiu direktas sin per vico de reguloj. En kelkaj taskoj aperas netipaj pecoj eventuale neordinaraj proponoj aŭ neordinaraj aldonaj reguloj ks. Tiaj ĉi taskoj estas sume markataj kiel ekzoŝako (antaŭe ankaŭ "fabela ŝako"). La kompozicia ŝako estas samtempe sporta fako, konkursi eblas kaj en konsistado de taskoj kaj ankaŭ en iliaj solvadoj.

La oficialajn regulojn aprobas kaj eldonas Internacia ŝakfederacio (FIDE). Krom tiuj ĉi kutimaj ŝakoj ekzistas ankaŭ vico al ŝako similaj ludoj kun diferencaj reguloj, la t.n. alternativaj reguloj de ŝako.

Other Languages
Afrikaans: Skaak
Alemannisch: Schach
አማርኛ: ሰንጠረዥ
aragonés: Escaques
Ænglisc: Blēobord
العربية: شطرنج
ܐܪܡܝܐ: ܛܠܦܣܢܐ
مصرى: شطرنج
asturianu: Axedrez
azərbaycanca: Şahmat
تۆرکجه: شطرنج
башҡортса: Шахмат
Boarisch: Schach
žemaitėška: Šakmatā
беларуская: Шахматы
беларуская (тарашкевіца)‎: Шахматы
български: Шахмат
भोजपुरी: शतरंज
Bahasa Banjar: Catur
বাংলা: দাবা
brezhoneg: Echedoù
bosanski: Šah
буряад: Шатар
català: Escacs
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Guók-cié chiông-gì
нохчийн: Шахматаш
کوردی: شەتڕەنج
čeština: Šachy
Чӑвашла: Шахмат
Cymraeg: Gwyddbwyll
dansk: Skak
Deutsch: Schach
dolnoserbski: Šach
ދިވެހިބަސް: ރާޒުވާ
Ελληνικά: Σκάκι
English: Chess
español: Ajedrez
eesti: Male
euskara: Xake
فارسی: شطرنج
suomi: Shakki
Võro: Malõ
føroyskt: Talv
français: Échecs
Nordfriisk: Schach
Frysk: Skaken
Gaeilge: Ficheall
贛語: 國際象棋
Gàidhlig: Tàileasg
galego: Xadrez
ગુજરાતી: ચેસ
客家語/Hak-kâ-ngî: Sî-yòng-khî
עברית: שחמט
हिन्दी: शतरंज
Fiji Hindi: Satranj
hrvatski: Šah
hornjoserbsce: Šach
Kreyòl ayisyen: Echèk (jwèt)
magyar: Sakk
Հայերեն: Շախմատ
interlingua: Chacos
Bahasa Indonesia: Catur
Interlingue: Chac
Ilokano: Ahedres
íslenska: Skák
italiano: Scacchi
日本語: チェス
Patois: Ches
la .lojban.: caxmati
Basa Jawa: Sekak
ქართული: ჭადრაკი
қазақша: Шахмат
한국어: 체스
kurdî: Sedrenc
Кыргызча: Шахмат
Latina: Scacci
Lëtzebuergesch: Schach
лезги: Шахматар
Lingua Franca Nova: Xace
Limburgs: Sjaaksjpèl
lietuvių: Šachmatai
latviešu: Šahs
मैथिली: शतरञ्ज
Malagasy: Eseky
македонски: Шах
മലയാളം: ചെസ്സ്
монгол: Шатар
मराठी: बुद्धिबळ
Bahasa Melayu: Catur
Mirandés: Xadreç
Nāhuatl: Cuappatōlli
Plattdüütsch: Schachspeel
Nedersaksies: Skaakn
नेपाली: बुद्धिचाल
नेपाल भाषा: चेस
Nederlands: Schaken
norsk nynorsk: Sjakk
norsk: Sjakk
Sesotho sa Leboa: Moruba wa sekgowa
occitan: Escacs
Livvinkarjala: Šahmuattukiža
ଓଡ଼ିଆ: ଚେସ
ਪੰਜਾਬੀ: ਸ਼ਤਰੰਜ
Norfuk / Pitkern: Ches
polski: Szachy
پنجابی: شطرنج
پښتو: سترنج
português: Xadrez
Runa Simi: Qhapaq chunkana
română: Șah (joc)
русский: Шахматы
русиньскый: Шахы
संस्कृतम्: चतुरङ्गक्रीडा
саха тыла: Саахымат
sicilianu: Scacchi
Scots: Chess
davvisámegiella: Šáhkka
srpskohrvatski / српскохрватски: Šah
සිංහල: චෙස්
Simple English: Chess
slovenčina: Šach (hra)
slovenščina: Šah
shqip: Shahu
српски / srpski: Шах
Basa Sunda: Catur
svenska: Schack
Kiswahili: Sataranji
తెలుగు: చదరంగం (ఆట)
тоҷикӣ: Шоҳмот
Türkmençe: Küşt
Tagalog: Ahedres
Türkçe: Satranç
татарча/tatarça: Шахмат
українська: Шахи
اردو: شطرنج
oʻzbekcha/ўзбекча: Shaxmat
vèneto: Scachi
vepsän kel’: Šahmatad
Tiếng Việt: Cờ vua
Volapük: Cög
Winaray: Chess
吴语: 国际象棋
хальмг: Шатр
isiXhosa: Itshesi
მარგალური: ჭარდაკი
ייִדיש: שאך (שפיל)
中文: 國際象棋
Bân-lâm-gú: Kok-chè chhiūⁿ-kî
粵語: 國際象棋