Ŝablono-Diskuto:Taksonomio

petoj

Ĉu iu povas ankaŭ aldoni sekciojn "latin", "section", "commons", "wikispecies" kaj aliaj, kiel en rusa versio? Tio estus tre oportuna... --Goren 23:02, 23. Jul 2008 (UTC)

Kial ĝi estas en la angla? Kerio 16:57, 27. Okt 2008 (UTC)

En tiu ĉi ŝablono tute mankas, kio estas kopienda en la paĝojn. Anstataŭ tio tie ĉi estas skribitaj neutilaj instrukcioj. Kerio 17:10, 27. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Kerio. Mi ĵus ŝovis vian aldoneton en la dokumentadan parton de la ŝablono. Alie ĝi povus konfuzigi nespertulojn aŭ komencantojn. Krome mi ne scias, kiam kaj kial oni decidis pri ununura ŝablono por taksonomio kaj anglaj parametroj. En kelkaj aliaj vikipedioj ekzistas apartaj tiaj ŝablonoj, ekz. en la du sorabaj (hsb:Předłoha:Infokašćik rostlina por plantoj, hsb:Předłoha:Infokašćik zwěrjo por bestoj, hsb:Předłoha:Infokašćik hrib por fungoj ktp.). Kaj tie ankaŭ la parametroj estas tradukitaj. Kore --Tlustulimu 19:58, 27. Okt 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi plene konsentas kun vi pri la ŝablonaj informkestoj por plantoj, bestoj, fungoj ktp. Sed kiu kreos ilin kaj kiu korektos la informojn en la jam ekzistantaj paĝoj kun la nuna ŝablono Taksonomio, kiam la novaj ŝablonoj estos kreitaj? Kerio 05:17, 28. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Kerio. Mi pensas, ke tiel grava ŝanĝo ne estu farata, antaŭ ol estos interkonsento pri la detaloj kaj ĉu la komunumo akceptas ĝin. Ĉu mi demandu en la ĉefa diskutejo? Kore --Tlustulimu 10:51, 28. Okt 2008 (UTC)
O.K. Demandu. Kerio 13:09, 28. Okt 2008 (UTC)


Eraro ĉar #if:subdivizio estas dufoje. Ni devus alia nomo elekti. pino 11:45, 1. Nov 2008 (UTC)

Mi aldonis post la alia "subdivizio numeron 2. Tiel ĉi oni solvas ĉiufoje, se estas du la samaj parametroj, ekz. dosieroj. Do estas nun subdivizio = kaj subdivizio2 =. Kerio 14:13, 1. Nov 2008 (UTC)

Vi pravas kaj la ekzemploj hamstro kaj morkelo povus korigata esti pino 14:47, 1. Nov 2008 (UTC)


Other Languages