Ĥoro

Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun horo.

Ĥoro (aŭ koruso) estas muzika ensemblo. La termino ĝenerale estas uzata por indiki ensemblojn de kantistoj, sed povas signifi ankaŭ kolekton de instrumentoj el la sama orkestra familio, ekz. ĥoro el lignaj blovinstrumentoj.

Infana ĥoro

Laŭ Francisko Azorín ĥoro estas Aro de kunkantantoj.[1] Li indikas etimologion el greka ĥoros (danco, cirklaĵo) kaj de tie la latina chorus,[2] kaj li aldonas terminon ĥorejo, por Speciala loko por kunkanti; artaj k. tipaj estas tiuj de la katedraloj, kie la pastraro kunkantas dum specialaj ceremonioj.[3]

Strukturo de ĥoroj

Ĥorojn ofte direktas direktisto aŭ ĥorestro. Plej ofte ĥoroj konsistas el kvar partoj, sed estas nenia limo al la ebla nombro da partoj: Thomas Tallis verkis 40-partan moteton titolitan Spem in alium, por okobla ĥoro el po kvin partoj; la Stabat Mater de Krzysztof Penderecki estas destinita por triobla ĥoro el po 16 voĉoj, kun sumo de 48 partoj. Krom kvar, la plej oftaj nombroj da partoj estas tri, kvin, ses, kaj ok.

Ĥoroj povas kanti kun aŭ sen instrumenta akompano. Kantado sen akompano estas tipe nomata akapela kantado. Ĉe kantado kun instrumenta akompano, la akompanantajn instrumentojn povas konsistigi preskaŭ iaj ajn instrumentoj: unu, kelkaj, aŭ plena orkestro. Por provludoj, piana akompano estas ofte uzata eĉ se alia instrumentaro estas planita por la prezento, aŭ por akapela muziko.

Oni povas klasi ĥorojn laŭ ilia voĉaro:

  • Miksitaj ĥoroj, eble la plej ofta speco, kutime konsistantaj el sopranaj, aldaj, tenoraj, kaj basaj voĉoj, ofte mallongigitaj kiel SATB. Aliaj kutimaj dividoj inkluzivas SSAATTBB, ĉe kiu ĉiu voĉo dividiĝas en du partojn, kaj SATBSATB, ĉe kiu la ĥoro dividiĝas en du duon-sendependajn kvarpartajn ĥorojn.
  • Masklaj ĥoroj, kun la sama SATB-voĉaro kiel miksitaj ĥoroj, sed kun knaboj kantantaj la supran parton (ofte nomatan diskanto aŭ sopranoknabo) kaj viroj kantantaj aldon (en falseto), ankaŭ nomatan kontratenoro.
  • Inaj ĥoroj, kutime konsistantaj el sopranaj kaj aldaj voĉoj, po du partoj, ofte mallongigitaj kiel SSAA.
  • Viraj ĥoroj, kutime konsistantaj el du tenoroj, baritono, kaj baso, ofte mallongigitaj kiel TTBB (aŭ ATBB se la supra parto kantas falseton en alda registro, kiel estas kutime en barbireja muziko).
  • Infanaj ĥoroj, ofte dupartaj SA aŭ tripartaj SSA, iafoje kun pli multaj voĉoj.

Oni ankaŭ enkategoriigas ĥorojn laŭ la institucioj, en kiuj ili funkcias:

  • Preĝejaj ĥoroj
  • Kolegiaj ĥoroj
  • Bazlernejaj ĥoroj
  • Komunumaj ĥoroj (de infanoj aŭ plenkreskuloj)
  • Profesiaj ĥoroj, aŭ sendependaj (ekz. Chanticleer) aŭ subvenciataj (ekz. Nederlanda Ĉambra Ĥoro)

Finfine, iajn ĥorojn oni enkategoriigas laŭ la speco de muziko, kiun ili prezentas, ekzemple

Other Languages
العربية: جوقة (موسيقى)
azərbaycanca: Xor
беларуская: Хор
беларуская (тарашкевіца)‎: Хор
български: Хор
brezhoneg: Laz-kanañ
bosanski: Hor
català: Cor (música)
کوردی: کۆرس
čeština: Pěvecký sbor
Cymraeg: Côr
dansk: Kor
Deutsch: Chor (Musik)
Ελληνικά: Χορωδία
English: Choir
español: Coro
euskara: Abesbatza
فارسی: گروه کر
suomi: Kuoro
français: Chorale
עברית: מקהלה
हिन्दी: वृन्दगान
hrvatski: Pjevački zbor
Հայերեն: Երգչախումբ
Bahasa Indonesia: Paduan suara
Ido: Koro
íslenska: Kór
italiano: Coro (musica)
日本語: 合唱
қазақша: Хор
한국어: 합창
Кыргызча: Хор
Latina: Chorus
Lëtzebuergesch: Chouer (Musek)
lietuvių: Choras
latviešu: Koris
македонски: Хор
монгол: Найрал дуу
Bahasa Melayu: Koir
Nederlands: Koor (zang)
norsk nynorsk: Kor
norsk: Kor
polski: Chór
português: Coro (música)
Runa Simi: Takich'unku
română: Cor
русский: Хор
Scots: Queir
srpskohrvatski / српскохрватски: Pevački hor
Simple English: Choir (music)
slovenščina: Pevski zbor
српски / srpski: Хор
Seeltersk: Chor (Musik)
Basa Sunda: Rampak Sekar
svenska: Kör
Türkçe: Koro
українська: Хор
oʻzbekcha/ўзбекча: Xor
Tiếng Việt: Hợp xướng
Winaray: Koro
中文: 合唱
Bân-lâm-gú: Ha̍p-chhiùⁿ
粵語: 合唱