Ĉinio

Disambig.svgPor samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ĉinio (apartigilo), Ĉina Popola Respubliko kaj Respubliko de Ĉinio.
Ĉinio

Tradicia ĉinlingvo: 中國 Simpligita ĉinlingvo: 中国

Tradicia ĉinlingvo: 中國

Simpligita ĉinlingvo: 中国

Zhongwen.svgTiu ĉi artikolo enhavas ĉinan tekston.
Sen taŭgaj subteniloj vi povas vidi demandsignojn, kvadratojn aŭ aliajn signojn anstataŭ ĉinaj karaktroj.

Ĉinio, aŭ Ĉinujo, estas vidita diversmaniere kiel antikva civilizo en Orienta Azio, kiu profunde kulture influis kelkajn najbarajn landojn kaj naciojn, aŭ kiel la modernaj nacioj kiuj estas daŭrigo de la civilizo.

Kun preskaŭ 4 000 jaroj da kontinua historio, Ĉinio estas unu el plej malnovaj civilizoj de la mondo.[1][2][3] Antaŭ la 19-a jarcento, ĝi posedis unu el la plej altnivelaj socioj kaj ekonomioj en la mondo,[4][5] sed en la civila malstabileco de ĝia fina dinastio, ĝi maltrafis la Industrian Revolucion kaj regresis en graveco. En la 19-a kaj 20-a jarcento, imperiismo kaj internaj militoj difektis la landon kaj ĝian ekonomion kaj alproksimiĝis la forfalo de imperia regulo.

En 1949, post la finiĝo de grava batalo en la Ĉina enlanda milito, aperis du ŝtatoj nomantaj sin "Ĉinio":

  • Flago de Tajvano La Respubliko de Ĉinio (RĈ), establita en 1912 en kontinenta Ĉinio, nun ofte Tajvano, regas super la insuloj de Tajvano kaj kelkaj periferiaj insuloj.

En la 1950-aj jaroj, ŝanĝo al ekonomiaj politikoj en Tajvano transformis la insulon en teknologio-direkte industriiĝintan ekonomion post periodo de altaj kreskigaj indicoj kaj rapida industriiĝo. En la Popola Respubliko en la 1970-aj jaroj okazis reformo nomata la "Kvar Modernigoj" - plibonigita agrikulturo, industrio, teknologio kaj defendo. Ĝi levis vivajn normojn kaj transformis la ŝtategon al rapide industriiĝanta monda superpotenco.[6][7] Malgraŭ tio, la ĈPR hodiaŭ ankoraŭ devas pritrakti la disiĝon inter riĉaj kaj malriĉaj ŝtatanoj, ekologia degenerado kaj serioza korupto.

Historie, la kulturo de Ĉinio etendiĝis trans Orienta Azio ĝenerale, kaj la ĉinan religion kaj skribsistemojn adoptis najbaraj landoj kiel Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. Tra ĝia historio, Ĉinio estis la fonto de multaj gravaj inventaĵoj.[8] Ĝi havas ankaŭ unu el plej malnovaj skribsistemoj. Frua pruvo de homa setlado en la regiono estis trovita ĉe la Zhoukoudian-kaverno, unu el la plej fruaj sciataj specimenoj de Homo erectus, nun ofte nomata la Pekina Homo, kiu vivis proksimume antaŭ 300 000 ĝis 780 000 jaroj.[9]

Deveno de la vorto

La tradicia (supra) kaj simpliga (malsupra) ĉinaj karaktroj por "Ĉinio". La unua karaktro signifas "meza" aŭ "centra" kaj la dua karaktro signifas "lando".

Esperantaj nomoj

La esperanta vorto "Ĉinio", estas derivita orgine de Cin (چین), persa nomo por Ĉinio, kiu populariĝis en Eŭropo pro Marko Polo. Ĝi laŭvice estis derivita de la sanskrita vorto Cīna (चीन), uzita kiel nomo por Ĉinio jam en la jaro 150 p.K. [10]

Estas diversaj sciencaj teorioj koncerne al la deveno de ĉi tiu vorto. La tradicia teorio, proponite en la 17-a jarcento de la itala misiisto Martino Martini, estas ke "Ĉinio" devenas de "Qin" (秦 oni prononcas ĉin), por la Qin-dinastio, la unua dinastio de unuigita Ĉinio.[11] En la Mahabarato, la sanskrita vorto Cīna priskribas lokon apud Tibeto. Alia teorio estas ke ĉi tiu vorto estas derivita de Yelang, antikva reĝlando, kie estas nun Gŭiĝoŭo, kies loĝantoj nomas sin mem "Zina".[12]

En la frua Esperanto la kutima formo estis "Ĥinujo". La formoj "Ĉinujo" kaj "Ĉinio" forpuŝis ĉi tiun arĥaikan formon inter la du mondmilitoj. Al tio verŝajne kontribuis ankaŭ la tiam ĝenerala emo eviti la literon Ĥ, kvankam ĉi-okaze ĝi ne anstataŭiĝis per K kiel en la plej multaj aliaj okazoj.

Ĉinaj nomoj

La oficiala nomo de Ĉinio ŝanĝiĝis kun ĉiu dinastio aŭ kun ĉiu nova registaro, la imperia registaro priskribis la nomon de sia imperia dinastio: la Imperio de la Granda Qing, Imperio de la Granda Ming, ktp. Tamen, la ofta nomo restis Zhōngguó (simpligite: 中国; tradicie: 中國; ankaŭ Chungkuo) tra dinastiaj ŝanĝoj. Tio ĉi tradukeblas kiel "Meza Reĝlando" aŭ "Centra Lando".

La nomo Zhōngguó unue aperis en la Klasiko de Historio (6-a jarcento a.K.) kaj estis uzita por priskribi la Zhou-dinastion, kiu kredis mem esti la centro de civilizo.

La uzo de Zhōngguó implicis aserton de politika legitimo kaj Zhōngguó estis uzita ofte de dinastioj, kiuj konsideris sin mem kiel la sola rajta posteulo de la antaŭaj ĉinaj dinastioj. Ekzemple, de 1127–1279 kaj la Jin-dinastio kaj la suda Song-dinastio asertis esti Zhōngguó. [13]

Zhōngguó estis uzita kiel ofta nomo por la Respubliko de Ĉinio (Zhonghua Minguo) post ĝia establo en 1912. Post kiam la komunistoj akiris regon de Ĉinio en 1949, ili establis la Ĉinan Popolan Respublikon (ĈPR). Rezulte, la ĈPR estas nun ofte konata kiel "Ĉinio" aŭ "Zhōngguó". La Respubliko de Ĉinio nuntempe estas ofte nomata "Tajvano".

Modernaj signifoj

En moderna lingvaĵo, "Ĉinio" havas tre diversajn signifojn laŭ la kategorioj de historio, etneco, geografio, kaj politiko. De historia starpunkto, "Ĉinio" temas pri la kontinua sistemo de dinastioj kaj reĝlandoj, kiuj komencis proksimume kun la Xia-dinastio kaj daŭras nuntempe kun la Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko de Ĉinio. Etne, "Ĉinio" temas pri nacio de 56 etnoj, kiuj laŭ la ŝtata ideologio formu koheran tutaĵon, la ideo de Zhōnghuá Mínzú (中华民族), kiu estas simila en signifo al la Esperanto vorto ĉino. Geografie, "Ĉinio" estis uzita por priskribi vastan regionon en Orienta Azio, kiu limiĝas per la Himalajo sude, la mez-aziaj stepoj okcidente, Siberio kaj Mongolio norde, kaj la Pacifiko oriente. Politike, Ĉinio temas pri la du sendependaj registaroj de la ĈPR kiu regas Ĉefteran Ĉinion sed ne la insulo de Tajvano, kaj la Respubliko de Ĉinio kiu regas la insulo de Tajvano sed ne Ĉeftera Ĉinio. Ambaŭ asertas, sed ne havas, politikan regon super tuta Ĉinio. Makao, Honkongo kaj Tibeto estas politike parto de la ĈPR, sed por etno-historiaj kialoj ne rigardas sin kiel vere parto de Ĉinio. Sekve, la difino de Ĉinio povus estigi konflikto en tielaj lokoj.

Other Languages
Alemannisch: China
አማርኛ: ቻይና
Ænglisc: Cīna
العربية: الصين (منطقة)
ܐܪܡܝܐ: ܨܝܢ (ܐܪܥܐ)
Aymar aru: China
བོད་ཡིག: རྒྱ་ནག
brezhoneg: Sina
català: Xina
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Dṳ̆ng-guók
čeština: Čína
Cymraeg: Tsieina
Deutsch: China
ཇོང་ཁ: རྒྱ་ནག
español: China (región)
Võro: Hiina
français: Monde chinois
arpetan: Ch·ina
Gaeilge: An tSín
贛語: 中國
گیلکی: چین
Gaelg: Yn Çheen
客家語/Hak-kâ-ngî: Chûng-koet
עברית: סין (אזור)
हिन्दी: चीन
Bahasa Indonesia: Tiongkok (istilah)
íslenska: Kína
日本語: 中国
Patois: Chaina
Basa Jawa: Cina
ಕನ್ನಡ: ಚೀನಾ
한국어: 중국
kernowek: China
Bahasa Melayu: China
Nederlands: China
norsk nynorsk: Kina
norsk: Kina
Nouormand: Chinne
Picard: Kine
Deitsch: Tscheine
पालि: चीन
polski: Chiny
Runa Simi: Chunwa
română: China
русиньскый: Китай
संस्कृतम्: चीन
Simple English: China
slovenščina: Kitajska
српски / srpski: Кина (регион)
Basa Sunda: Tiongkok (istilah)
svenska: Kina (region)
ತುಳು: ಚೀನಾ
Türkçe: Çin (bölge)
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: خىتاي
українська: Китай
Tiếng Việt: Trung Quốc (khu vực)
walon: Chine
Winaray: Tsina
吴语: 中國
Yorùbá: Ṣáínà
中文: 中國
文言: 中國
Bân-lâm-gú: Tiong-kok
粵語: 中國