Ĉilio
English: Chile

República de Chile
Ĉilia Respubliko

Flago de Ĉilio

Blazono de Ĉilio

DetalojDetaloj
Nacia himno: Himno Nacional de Chile
Ĉilia Nacia Himno
Nacia devizo: Por la razón o la fuerza
Per racio aŭ forto
Situo
Bazaj informoj
ĈefurboSantiago
Oficiala(j) lingvo(j)hispana
Ĉefa(j) lingvo(j)Yaghan, Kunza, ĉilia signolingvo, hispana lingvo, Kawésqar language, Veliĉea lingvo, Rapanuia lingvo, Mapuĉa lingvo, Central Aymara
Plej ofta(j) religio(j)katolikismo (70%)
protestantismo (15,1%)
Areo
 % de akvo
756,950 km²
1,07 %
Loĝantaro16.598.074 (2007)
Loĝdenso22 loĝ./km²
HorzonoUTC−03:00
Interreta domajnocl
LandokodoCHL
Telefona kodo+56
Plej alta punktoOjos del Salado
Plej malalta punktoPacifiko
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroSebastián Piñera
Ĉefministro
Nacia tago18-a de septembro
19-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio12-a de februaro 1818
Ekonomio
Valutopeso (CLP)
MEPlaŭ 2007
– suma$231,061 miliardo
– pokapa$ 13.936
Information icon.svg
vd

Ĉilio (hispane Chile), oficiale la Ĉilia Respubliko, estas lando en Sudameriko.

Historio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ĉilio.

La teritorio nun okupata de Ĉilio estis okupata de antaŭ 12 000 jaroj, sed la suda parto estis malmulte loĝata. La norda parto formis parton de la Inkaa imperio, dum la centra parto estis okupita de la mapuĉoj.

En 1535 alvenis al la valo de Ĉilio la unuaj el la hispanaj conquistadores, Diego de Almagro kaj ĉefe Pedro de Valdivia, kiu fondis la urbon de Santiago de Chile.

Ĉilio fariĝis provinco de la Vicreĝlando de Peruo dum la koloniado.

En 1810, komenciĝas la luktoj de sendependeco, sub la komandeco de José de San Martín kaj Bernardo O'Higgins, kiu fariĝos la unua prezidento.

En la finaj jardekoj de la 19-a jarcento okazis Pacifika Milito kun Peruo kaj Bolivio, kio kondukos al la aldono de diversaj nordaj teritorioj.

La Respubliko de Ĉilio estis relative stabila, dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.

En 1970 estas elektita prezidento Salvador Allende, kiu komencis grandajn reformojn en socia sfero. En 1973 estas organizita milita renverso, sub la komando de generalo Augusto Pinochet, kiu organizos militistan diktaturon. En 1988 oni organizis referendumon, kiu estis malgajnita de la militistaj organizantoj, kiuj tiel estis devigataj forlasi sian postenon.

En 1990, komenciĝis la transiro al demokrata reĝimo, sub la prezidenteco de Patricio Aylwin. En 1994 estis elektita prezidento kristandemokrato Eduardo Frei Ruiz-Tagle. En 2000 estis elektita prezidento socialisto Ricardo Lagos kaj en 2006 lin sukcedas sampartia Michelle Bachelet.

La 27-a de februaro de 2010 okazis tertremo en Ĉilio. La epicentro estas en Cobquecura, apud Concepcion.

En 2010 la dekstra kandidato Sebastián Piñera estis balotata presidento. Li alfrontiĝis, en 2011, grandajn movadojn studentajn kiuj depostulis plibonigon de la ĉilia edukado.

Loĝantaro

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉilianoj.

La nuna loĝantaro de Ĉilio estas la rezulto de granda ondo de enmigradaj laboristoj kiuj eniris inter 1850-1940, plejmulte hispanoj (eŭskoj).[1][2][3][4][5] [6] [7] [8] La loĝantaro havas gravajn komunumojn de araboj[9], ciganoj, britoj[10], francoj[11], germanoj[12], rusoj, kroatoj[13][14], italoj [15] kaj tiel plu.

La loĝantaro estis de 16.800 mil (2009), inter ili 64% - 90% ĉilianoj[16] [17] [18] [19] (plimulto hispandevenaj (eŭskoj) kaj italdevenaj), 3,2% Indianoj (araukanoj).[18]

La ĉefurbo estas Santiago de Chile (6.676 mil). Kaj aliaj gravaj urboj estas la jenaj: Viña del Mar (312 mil), Valparaíso (267 mil), Concepción (215 mil). Vidu: Listo de urboj de Ĉilio.

Kulturo

La ŝtata lingvo estas la hispana lingvo. La kredantoj estas ĉefe [1].

Huaso estas kamparano de Ĉilio kaj lerta ĉevalisto, simila al la usona vakero aŭ la meksika charro, la gaŭĉo de Argentino, Urugvajo kaj Rio Grande do Sul kaj la aŭstralia stockman. Ino de huaso estas huasa, kvankam la termino china [ĈIna] estas multe pli ofte uzata por lia edzino aŭ koramikino, kies vestoj videblas en dancado de cueca. Huasoj troviĝas tra tuta Centra kaj Suda Ĉilio kvankam la ŝafbredistoj de Magalana Regiono estas gaŭĉoj. La ĉefa diferenco inter huaso kaj gaŭĉo estas ke huasoj dediĉas sin ankaŭ al agrikulturo same kiel al brutobredado.

Edukado en Ĉilio estas dividita en kvar fazoj —Infanĝardeno, Elementa lernejo, Mezlernejo kaj Supera lernejo—, el kiuj la tri unuaj estas devigaj.[20] Edukado en Ĉilio estas regita de la Ĝenerala Leĝo de Edukado (Ley General de Educación, LGE) de 2009, posteulo de la Organika Konstitucia Leĝo de Instruado (Ley Orgánica Constitucional de Enseñanza, LOCE).

Ekonomio

Ĉefaj eksportoj estas de mineraloj, nome de kupro (la plej granda eksportanto en la mondo), fero, molibdeno, nitratoj, ŝtala produktaĵo, kaj ankaŭ fiŝoj, fruktoj, celulozo. La Malneta Nacia Produkto totala estas de 70 mil milionoj da usonaj dolaroj; pokapa - 4.160 usonaj dolaroj.

La Projekto Synco (aŭ Projekto Cybersyn) estis ĉilia projekto de 1971-1973 (dum la registaro de prezidanto Salvador Allende) celante konstrui distribuitan decidhelpsistemon por helpi administradi la nacian ekonomion kaj solvi la problemon de la ekonomia kalkulo en socialismo. La projekto konsistis el kvar moduloj: ekonomia simulilo, specialadaptita programaro por kontroli fabrikefikecon, operacioĉambron, kaj nacian reton de teleksomaŝinoj kiuj estis ligitaj al unu ĉefkomputilo.

Politiko

En Ĉilio la politika sistemo estas respubliko. La nuna ŝtatestro estas la prezidento Michelle Bachelet (de marto 2014). Kaj la ĉefurbo estas Santiago de Chile (6.676 mil).

Administrado

La administracia divido konsistas el 15 regionoj; vidu: Regionoj de Ĉilio.

Esperanto-movado

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉiliaj esperantistoj.

EdE-Ĉ

En Ĉilio la Esperanto-movado ekĝermis en 1901. La unuaj Esperantistoj estis Luis E. Sepúlveda Cuadra kaj la katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en la Scienca Societo de Ĉilio (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" kaj aliaj gazetoj. La 17-an de julio 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilio" kaj en septembro komencis redakti kvarpaĝan gazeton en Esperanto kaj la hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis Esperanton en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki Esperanton en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj). La 24-an de novembro 1907 estis fondita Ĉilia Esperantista Asocio, kiu grandparte unuigis la landan esperantistaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la klopodo starigi en 1927 Societon Esperantistan de Ĉilio kaj la 14-an de marto 1928 la Ĉilian Ligon Esperantistan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Komence de la 1930-aj jaroj la movado en la lando denove ekvivis kaj la 30-an de julio 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "Esperantista Junularo de ilio". En septembro de tiu jaro Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo Esperantistan Informejon. Esperanto estis oficiale instruita en la Pedagogia Instituto de la Ĉilia Universitato ĝis la putĉo en 1973, kiam kelkaj esperantistoj estis arestitaj pro politikaj kaǔzoj. La movado sekvis vivante iomete kaŝite sed en la jaro 1977 grupo de esperantistoj en Santiago komencis labori por starigi novan Asocion.

Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEspA), fondita en 1978, aliĝis kiel landa asocio al UEA en 1979. Ĝi havas sian sidejon en la urbo Curicó, 190 kilometrojn sude de la nacia ĉefurbo Santiago de Chile. La saman adreson uzas la Ĉilia Esperantista Junulara Organizo (ĈEJO), kiu tamen laŭ la stato de 2012 ne havas oficialan statuson de landa sekcio de TEJO. ĈEspA organizis laŭokaze landan kongresojn en Valdivio (1984), Santiago (1987, 1990, 2001, 2002, 2007, 2012), Temuko (2000), Kuriko' (1999), Kilikuro (2014), kaj lastatempe okazas ĉiun trian semajnfinon de februaro, la Someran Esperanto-Tendaron.

Regionoj

RegionoĈefurbo
Arikio kaj ParinakotioArica (Ĉilia urbo)
TarapakioIquique
Antofagasta (regiono)Antofagasta (urbo)
Regiono AtakamoCopiapó (urbo)
KokimbioLa Serena (Ĉilio)
Valparaiso (regiono)Valparaiso
Metropola Regiono SantiagoSantiago de Ĉilio
Libertador General Bernardo O'HigginsRancagua (Ĉilio)
Maule (Ĉilio)Talkao
Ñuble RegionoChillán
Bío-BíoKoncepciono
AraŭkanioTemuco
Los Ríos (Ĉilio)Valdivia
Los LagosPuerto Montt
Regiono AisénCoyhaique
Magallanes y Antártica ChilenaPunta Arenas

Notoj kaj referencoj

  1. Diariovasco.
  2. entrevista al Presidente de la Cámara vasca.
  3. vascos Ainara Madariaga:Autora del estudio "Imaginarios vascos desde Chile La construcción de imaginarios vascos en Chile durante el siglo XX".
  4. Basques au Chili.
  5. Contacto Interlingüístico e intercultural en el mundo hispano.instituto valenciano de lenguas y culturas. Universitat de València Cita: " Un 20% de la población chilena tiene su origen en el País Vasco".
  6. La población chilena con ascendencia vasca bordea entre el 15% y el 20% del total, por lo que es uno de los países con mayor presencia de emigrantes venidos de Euskadi.
  7. El 27% de los chilenos son descendientes de emigrantes vascos. De los vascos, Oñati y Elorza Waldo Ayarza Elorza.
  8. Presencia vasca en Chile.
  9. En Chile viven unas 700.000 personas de origen árabe y de ellas 500.000 son descendientes de emigrantes palestinos que llegaron a comienzos del siglo pasado y que constituyen la comunidad de ese origen más grande fuera del mundo árabe.
  10. Historia de Chile, Británicos y Anglosajones en Chile durante el siglo XIX.
  11. 5% de los chilenos tiene origen frances.
  12. German Embassy in Chile.
  13. Diaspora Croata..
  14. Splitski osnovnoškolci rođeni u Čileu.
  15. http://www.migranti.torino.it/Documenti% 20% 20PDF/italianial% 20ster05.pdf
  16. Genetic epidemiology of single gene defects in Chile.
  17. Argentina, como Chile y Uruguay, su población está formada casi exclusivamente por una población blanca e blanca mestiza procedente del sur de Europa, más del 90% E. García Zarza, 1992, 19.
  18. 18,0 18,1 Composición Étnica de las Tres Áreas Culturales del Continente Americano al Comienzo del Siglo XXI.
  19. Esteva-Fabregat (1988), Book: El mestizaje en lberoamérica "a white majority that would exceed 60% of the Chilean population".
  20. Ministerio de Educación (22 de majo de 2003). Ley 19876 de 2003 (HTML). Alirita 17 de januaro de 2015.

Eksteraj ligiloj

Other Languages
Аҧсшәа: Чили
Acèh: Chili
адыгабзэ: Чили
Afrikaans: Chili
Akan: Chile
Alemannisch: Chile
አማርኛ: ቺሌ
aragonés: Chile
Ænglisc: Cile
العربية: تشيلي
ܐܪܡܝܐ: ܬܫܝܠܝ
مصرى: تشيلى
অসমীয়া: চিলি
asturianu: Chile
авар: Чили
Aymar aru: Chili
azərbaycanca: Çili
تۆرکجه: شیلی
башҡортса: Чили
Boarisch: Chile
žemaitėška: Čilė
Bikol Central: Tsile
беларуская: Чылі
беларуская (тарашкевіца)‎: Чылі
български: Чили
भोजपुरी: चिली
Bislama: Chile
Banjar: Cili
bamanankan: Chile
বাংলা: চিলি
བོད་ཡིག: ཅི་ལི།
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: চিলি
brezhoneg: Chile
bosanski: Čile
ᨅᨔ ᨕᨘᨁᨗ: Chili
буряад: Чили
català: Xile
Chavacano de Zamboanga: Chile
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Chile
нохчийн: Чили
Cebuano: Tśile
Chamoru: Chile
ᏣᎳᎩ: ᏥᎵ
Tsetsêhestâhese: Chile
کوردی: چیلی
corsu: Cile
qırımtatarca: Çile
čeština: Chile
kaszëbsczi: Chile
словѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟ: Чилє
Чӑвашла: Чили
Cymraeg: Tsile
dansk: Chile
Deutsch: Chile
Thuɔŋjäŋ: Cile
Zazaki: Şili
dolnoserbski: Chilska
डोटेली: चिली
ދިވެހިބަސް: ޗިލީ
ཇོང་ཁ: ཅི་ལེ
eʋegbe: Chile
Ελληνικά: Χιλή
emiliàn e rumagnòl: Cîl
English: Chile
español: Chile
eesti: Tšiili
euskara: Txile
estremeñu: Chili
فارسی: شیلی
Fulfulde: Ciile
suomi: Chile
Võro: Tsiili
Na Vosa Vakaviti: Chile
føroyskt: Kili
français: Chili
arpetan: Ch·ili
Nordfriisk: Chiile
furlan: Cile
Frysk: Sily
Gaeilge: An tSile
Gagauz: Çili
贛語: 智利
kriyòl gwiyannen: Chili
Gàidhlig: An t-Sile
galego: Chile
گیلکی: شيلي
Avañe'ẽ: Chíle
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: चिली
𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺: 𐍄𐍃𐌾𐌹𐌻𐌴𐌹
ગુજરાતી: ચીલી
Hausa: Chile
客家語/Hak-kâ-ngî: Chile
Hawaiʻi: Kile
עברית: צ'ילה
हिन्दी: चिली
Fiji Hindi: Chile
hrvatski: Čile
hornjoserbsce: Chilska
Kreyòl ayisyen: Chili
magyar: Chile
հայերեն: Չիլի
interlingua: Chile
Bahasa Indonesia: Chili
Interlingue: Chile
Igbo: Chile
Iñupiak: Cili
Ilokano: Chile
Ido: Chili
íslenska: Síle
italiano: Cile
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ/inuktitut: ᓯᓕ
日本語: チリ
Patois: Chili
la .lojban.: tciles
Jawa: Cilé
ქართული: ჩილე
Qaraqalpaqsha: Chili
Taqbaylit: Cili
Адыгэбзэ: Чили
Kabɩyɛ: Silii
Kongo: Chile
Gĩkũyũ: Chile
қазақша: Чили
kalaallisut: Chile
ភាសាខ្មែរ: ឈីលី
ಕನ್ನಡ: ಚಿಲಿ
한국어: 칠레
Перем Коми: Чили
къарачай-малкъар: Чили
Ripoarisch: Chile
kurdî: Şîle
коми: Чили
kernowek: Chile
Кыргызча: Чили
Latina: Chilia
Ladino: Chile
Lëtzebuergesch: Chile
лакку: Чилй
лезги: Чили
Lingua Franca Nova: Txile
Luganda: Chile
Limburgs: Chili
Ligure: Cile
lumbaart: Cile
lingála: Shíle
لۊری شومالی: شیلی
lietuvių: Čilė
latgaļu: Čile
latviešu: Čīle
मैथिली: चिली
Basa Banyumasan: Chile
мокшень: Чиле
Malagasy: Silia
олык марий: Чили
Māori: Hiri
Minangkabau: Chili
македонски: Чиле
മലയാളം: ചിലി
монгол: Чили
मराठी: चिली
кырык мары: Чили
Bahasa Melayu: Chile
Malti: Ċili
Mirandés: Chile
эрзянь: Чили Мастор
مازِرونی: شیلی
Dorerin Naoero: Tsire
Nāhuatl: Chile
Napulitano: Cile
Plattdüütsch: Chile
Nedersaksies: Chili
नेपाली: चिली
नेपाल भाषा: चिली
Nederlands: Chili
norsk nynorsk: Chile
norsk: Chile
Novial: Chile
Nouormand: Chili
Sesotho sa Leboa: Chile
Chi-Chewa: Chile
occitan: Chile
Livvinkarjala: Čili
Oromoo: Chiilii
ଓଡ଼ିଆ: ଚିଲି
Ирон: Чили
ਪੰਜਾਬੀ: ਚਿਲੀ
Pangasinan: Chile
Kapampangan: Chile
Papiamentu: Chile
Picard: Kili
Deitsch: Chile
Pälzisch: Chile
पालि: चिले
Norfuk / Pitkern: Chili
polski: Chile
Piemontèis: Cile
پنجابی: چلی
Ποντιακά: Χιλε
پښتو: چیلی
português: Chile
Runa Simi: Chili
rumantsch: Chile
romani čhib: Chile
Kirundi: Chili
română: Chile
armãneashti: Cile
tarandíne: Cile
русский: Чили
русиньскый: Чіле
Kinyarwanda: Shili
संस्कृतम्: चिलि
саха тыла: Чиили
sardu: Cile
sicilianu: Cili
Scots: Chile
سنڌي: چلي
davvisámegiella: Chile
Sängö: Shilïi
srpskohrvatski / српскохрватски: Čile
Simple English: Chile
slovenčina: Čile
slovenščina: Čile
Gagana Samoa: Shili
chiShona: Chile
Soomaaliga: Jili
shqip: Kili
српски / srpski: Чиле
Sranantongo: Sili
SiSwati: IShile
Sesotho: Chile
Seeltersk: Chile
Sunda: Cilé
svenska: Chile
Kiswahili: Chile
ślůnski: Czile
Sakizaya: Chile
தமிழ்: சிலி
ತುಳು: ಚಿಲಿ
తెలుగు: చిలీ
tetun: Xile
тоҷикӣ: Чили
ትግርኛ: ቺሌ
Türkmençe: Çili
Tagalog: Chile
Setswana: Chile
lea faka-Tonga: Sile
Tok Pisin: Sili
Türkçe: Şili
Xitsonga: Chile
татарча/tatarça: Чили
chiTumbuka: Chile
Twi: Kyili
reo tahiti: Tīri
тыва дыл: Чили
удмурт: Чили
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: چىلى
українська: Чилі
اردو: چلی
oʻzbekcha/ўзбекча: Chili
Tshivenda: Shile
vèneto: Ciłe
vepsän kel’: Čili
Tiếng Việt: Chile
West-Vlams: Chili
Volapük: Cilän
walon: Tchili
Winaray: Chile
Wolof: Sili
吴语: 智利
isiXhosa: IChile
მარგალური: ჩილე
ייִדיש: טשילע
Yorùbá: Tsílè
Vahcuengh: Chile
Zeêuws: Chili
中文: 智利
文言: 智利
Bân-lâm-gú: Chile
粵語: 智利
isiZulu: ITshile